KANTOTURDO
KONTAKTO : (00.33.2).40.40.28.92               
kaimail.gif (4196 octets)email


"Kantoturdo" konsistas el iuj homoj kiuj pretigas projekton kiujn ili realigos venonta 15a de decembro, cxitie en Nantes kie Jules Verne naskigxis en 1828.
Atendante, Unuj verkis tekston, unuj zorgis pri teknikajxo, unuj zorgis pri muzikaferoj, jen la rezulto.

Ni dedicxas tien registrajxon al tri geamikoj el nia regiono, kiuj antauxnelonge nin forlasis : JANINE, MONIQUE kaj HENRI. Vin ni ne forgesos !

PREZENTO


Okaze de la centjara datreveno de la morto de Jules Verne, la esperantistoj de la Nanta regiono nepre devis soleni tian eventon.
Sxajnis al ni, ke kanzono honore al nia fama verkisto plenumos tauxge tiun deziron, kondicxe ke la refreno estos facile memorebla, kia ajn estos la lingvo de la auxskultantoj.


LA TEKSTO


Ni elektis tekston en Esperanto, cxar la universaleco de la verko de Jules Verne ebligis al ne-franclingvanoj la aliron al la enhavo de tiu registrajxo. Krome la malfacila prononco de la franca silabo ,"ju" incitis nin esperantigi la personan nomon de nia heroo. Tiel, auxskultontoj povos tute libere kanti en Esperanto aux en iu ajn lingvo, se tiu teksto sugestos tradukon al ili.


LA MELODIO


La du pecoj estas formitaj surbaze de sama melodio. Temas pri svagaj memorajxoj pri kanzono auxdita en 1972 en la Marsejla haveno, sur sxipo al Tunizio. Estas vera simbolo: gxi povas reliefigi, kiom bonfare la orientaj muzikoj influas de kelkaj jaroj niajn varieteajn muzikojn en okcidento, ofte ne evoluivajn, oni konfesu tion.
La lasta parto ambicias transloki auxskultantojn en regionojn pli malpli forajn, kelkfoje en operetajn landojn, ofte per klisxoj kaj karikaturoj, sed cxiam kun la intenco revigi ; tian celon sendube atingis la verkisto cxi-jare solenita.
Auxskultu, kantu, kopiu, disdonu cxie, kien Jules Verne kondukis vin, Samkiel liaj verkajxoj, ankaux nia muziko estas senlima.
Se iu hazarde emus monigi ties auxskultadon, li ne forgesu profitigi la asocion "Loisirs et Culture", 14 Rue des Freres Rousseau, 44860 SAINT-AIGNAN- DE-GRANDLIEU (Francio), Dankon!
Dankon ankaux al la stagxanoj de "La Plinguetiere" kaj al ilia simpatia kursgvidanto. Dankon al la asocio "ETHNIC ELECTRONIC MUSIQUES" kaj cxefe al la teknikista muzikisto Olivier Briand, kaj al cxiuj subtenantoj de tiu projekto.

ATENTU

El sxutigu muzikon per "mp3"  legante tekstosekvon.

soundbla.gif (3427 octets) EL NANTES GXIS AMIENS (3'42) (1739 Ko)

soundbla.gif (3427 octets) EKTERORDINARAJ VOJAGXOJ TRA LA SPACO KAJ TEMPO   (10'35) (2489 Ko)

KANTOTEKSTO

EL NANTES GXIS AMIENS

1) Cxu verkisto ege fama
Pro romanoj, poemaroj
Naskigxinta en tiama
Patra domo cxe Luaro?

REFRENO : Jxulo Verne, Jxulo Verne, Jxulo Verne, Jxulo Verne.

2) La dekunu-jara knabo
Pri vojagxo al Hindio (Barato)
Pri trezoroj kaj nababo
Revis, vana ambicio!

3) Post teatraj verkoj belaj
La homaron li regalas
Per romanoj ja fabelaj,
En la revon nin instalas.

4) De la Tero al la luno
Revo tia cxiulandas.
Tangxe maron, verda lumo
Amon naskas, korojn fandas.

5) Kiel Strogoff tra la stepoj
Same Zef, bretono ava
Per biciklo sen la nepoj
Al Irkutsko riskas brave.

6) Do cxi-reviga verkisto
Fama estas prikantata
Nun de la esperantistoj
En Nant' urbo cxiuj frataj.

KONKLUDO : Brave, brave, Jxulo verne, Brave, brave, Jxulo Verne...


EKSTERORDINARAJ VOJAGXOJ TRA SPACO KAJ TEMPO :

1) NORDAFRIKO. (Araba liuto, violono kaj araba perkutinstrumento, " darbuka "). Du jarojn post la naskigxo de Jules Verne, iuj Francoj elsxipigxis en Algerion. Cxu al la herooj de " La mara invado " eblis auxskulti muzikon similan al tiu-cxi ?
2) TURKIO. (+ turka kordinstrumento,) " saz ". " Keraban la obstinulo " certe pasis tra gxi.
3) KURDIO. (+ klarneto). Keraban, sendube, ankaux iris en tiun landon ricxan je historio.
4) PAKISTANO. (Muziko de la " Kauxali " t.e. religia komunumo de muzikistoj : harmoniumo, barata perkutinstrumento, " tabla "). Pro gxia deveno, kapitano Nemo eble estus auxdinta tiun muzikspecon.
5) BARATO. (SITARO, FLUTO kaj " tabla "). Muzikajxo en " La vapordomo ".
6) INDONEZIO, JAVO. (PERKUTINSTRUMENTOJ, "anklung", gongo kaj tamburo.) Muzika halto en iu etapo en " dudek mil leuxgoj sub la maroj ".
7) JAPANIO. (Kotoo, sxakuhacxo kaj tambureto). La herooj de " Monda rondiro en 80 tagoj " estus havintaj tempon por auxskulti tion se ne okazus la veto.
8) NORDAMERIKAJ INDIANOJ. Cxirkaux la fajro kun " Robur la konkeranto ".
9) SUDAMERIKO. (Sudamerika fluto, sudamerika kordinstrumento, " cxarango ", kaj tamburo.) Tie fluas " La belega Orinoko ".
10) BRAAAZILLLL... (Brazila perkutinstrumentaro, gitaro kaj saksofono.) Tiele parolas Francoj kiam ili auxdas la brazilan dancon " samba ". Cxu ili eble samdiris legante " La Jangada " (Jxangada) despli prave dum la braziljaro ?
11) TRINIDADINSULO. (Sxtaltamburaro). Cxu iu imagas, ke la herooj de " Vojagxaj stipendioj " auxdis tiun muzikspecon ?
12) BRETONIO. (Bretona saksxalmo). La kastelo de la bretona dukino Anne (Ann) ne estas tiel malproksima, sonorilfluglinie !
13) TROPIKAJ LANDOJ. (Balafono, pigmeokanto, birdalvokoj kaj akvobruo...) Dum la " Kvin semajnoj en balono ", boatpromenadoj estis sxatataj.
14) AUXSTRALIO. (Digxiriduo, rombo, bangxo, violono kaj popolgitaro). Tie sian patron sercxis " La gefiloj de Kapitano Grant ".
15) USONO. (PIANO EN usona drinkejo). Suficxe misagordita por okazigi pafon en la drinksalono, epoke de " Nordo kontraux sudo ", aux iom poste.
16) MALVARMAJ LANDOJ. (Ventoblovo, skandinavaj vjeloj, jungilartintiloj, bovistalvokoj kaj eskimaj virinvocxoj.) Sendube en " La pelto-lando ".
17) RUSIO. (Akordiono kaj balalajko). Kiam " Michel Strogoff" (Misxel strogof) finfine atingis Irkuckon.
18) RUMANIO. (Rumana violonaro). En " La Karpata Kastelo ".
19) BALKANA REGIONO. (FANFARO). Tie sendube pasis " La piloto del' Danubo ".
20) INSULOJ. (Portugala kordinstrumento, " CAVAQUINHO, (Kavakinjo) ", perkutinstrumentoj kaj klarneto). Pere de " La oficejo Thompson & co" (Tomson kaj ko), neniu problemo !
21) HISPANIO. (Obojaro kaj kastanjetoj). Tie, la verkisto situigas la novelon " San Caros " (San Karlos).
22) " CA, C'EST PARIS (Sa, se pari) " t.e. Ja, jen Parizo. (Akordiono, gitaro kaj drumo.) Pere de gxia popolbala akordiono, " Parizo je la dudeka jarcento " ankaux vojagxigas.
23) DEKSESA JARCENTA EPOKO. (Latuninstrumentaro). Kune kun " Maestro Zacharius " (Zakarius), ni kontrauxbatalu tempon aux almenaux ni provadu !
24) DEKNAUXA JARCENTA EPOKO. (Piano, violono, hoboio kaj fagoto). Iun dimancxon postagmeze, ili amuzigxis per lauxmoda muzikludado, eble en la gepatra domo.
25) ORGENO DE LA KAPITANO NEMO. Unue pregxeje, kie oni plejkutime auxdis tiun instrumenton tiuepoke. Poste, en " dudek mil leuxgoj sub la maroj ", antauxvidante sonsurbendigajxon, aux.... (?)

ATENTU

Cxitie, vi eblos vidi la tutone...

slipo1.jpg (10581 octets)